Niaj publikaĵoj

    From The Document Foundation Wiki

    De ĉi tiu paĝo oni povas elŝuti oficialajn LibreOffice-dokumentojn produktitajn de la dokumentada skipo kaj adaptitajn por esperantoparolantoj.

    Sentu vin bonvena aliĝi al la dokumentada skipo. Vidu ĉi tiun paĝon: First steps with the Documentation Team.

    Manlibroj por uzantoj

    Ni celas ĉi tiujn manlibrojn al uzantoj de LibreOffice. Ilin verkis membroj de la dokumentada skipo. Ilin adaptis membroj de la esperanta skipo. Ni kuraĝigas vin sciigi nin pri eventualaj eraroj kiujn vi trovis. Por fari tion, bonvolu iri al nia esperanta retejo, aliĝi al la esperanta dissendolisto kaj sendi mesaĝon al ni.

    Ni aldonas novajn ĉapitrojn al la listo kiam ili estas pretaj publikigi. Se vi volas helpi nin pri la manlibroj bonvolu legi la informon ĉe the Documentation development page kaj aliĝi al nia esperanta skipo.

    Oni povas aĉeti presitan ekzempleron de iu ajn manlibro per la retejo de la Amikoj de OpenDocument. Eventualajn profitojn pro vendado de tiaj libroj ni uzos por la komunumo.

    Komenca Manlibro por LibreOffice



    Apartaj ĉapitroj:       branĉo 4.0.x
      1   Enkonduko al LibreOffice ODT or  PDF   22p  2013-05-28
      2 Agordo de LibreOffice ODT or PDF 28p 2013-05-28
      3   Uzi stilojn kaj ŝablonojn ODT or  PDF  23p 2013-08-01
      -   LibreLogo - leciono ODT or  PDF  10p 2013-10-04

    Aliaj Dokumentoj kaj Rimedoj

    Aliaj dokumentoj disponeblas en diversaj lingvoj. Se vi volas legi iun el ili, iru al la supro de ĉi tiu paĝo kaj klaku al la mallongigo por la lingvo de vi preferata, ekzemple FR por la franca lingvo.