Aldonaĵoj

From The Document Foundation Wiki
Jump to: navigation, search

Aprioraj aldonaĵoj

Manpleno da aldonaĵoj apriore estas parto de LibreOffice. Por uzi ilin iru al menueroj Dosiero ▸ Asistantoj kaj elektu tipon. Detaloj ĉe: Extensions

Aldonaĵoj por esperanta teksto

Kromprogramoj kaj makrooj por Esperanto.

Subteno en LibreOffice por lingvoj

Tabelo resumas la subtenon por ĉiu lingvo pri literuma kontrolado, gramatika kontrolado kaj tezaŭroj.

Instali oficialan aldonaĵon

Por elŝuti aldonaĵon iru al la Aldonaĵa Centro LibreOffice Extension Center. Disponeblas tie kromprogramoj (Extensions) kaj ŝablonoj (Templates). Serĉu kaj elŝutu la deziratan dosieron. Konservi ĝin en konata loko.

Iru al menuo Iloj ▸ Aldonaĵa mastrumilo. En la mastrumila dialogo alklaku al Aldoni. Serĉu en la dialogo Aldoni aldonaĵojn por la elŝutita dosiero, elektu ĝin kaj alklaku al Aldoni. Se tiu aldonaĵo jam estas instalita, la sistemo invitos vin premi Akcepti por anstataŭigi ĝin aŭ Nuligi por haltigi la instalon. Vi povas elekti instali la aldonaĵon aŭ por nur la aktuala uzanto aŭ por ĉiuj uzantoj. Notu la kondiĉojn de la permeso kaj akceptu se vi konsentas. Poste la aldonaĵo troviĝos en la listo de instalitaj aldonaĵoj. Fine fermu la dialogon, fermu je LibreOffice, inkluzive de la Rapida Startigilo, se ĝi estas aktiva. (Kiam aktiva la Rapida Startigilo troviĝas ĉe la dekstra angulo de la programa breto kaj vi povas fermi ĝin per la dekstra musbutono.)

Kiam vi ree malfermas la programon LibreOffice, la aldonaĵo devus esti uzebla.

Noto 1: la dosiertipo OXT estas ligita al LibreOffice. Duope alklaki ĉe OXT-dosiero malfermas la Aldonaĵan mastrumilon kaj komencas instali.

Noto 2: en la dialogo Aldonaĵa mastrumilo, se vi alklakas al la ligilo Legi pliajn aldonaĵojn rete, malfermiĝos la Aldonaĵa Centro.

Raporti cimojn pri aldonaĵoj

Referu al Filing a bug report against an Extension.

Programi aldonaĵon

Se vi volas programi kromprogramon por LibreOffice, vi povas elekti iun el pluraj programlingvoj. Subtenataj lingvoj estas BASIC, Pitono, Ĝavaskripto kaj Ĝavo. Por la altaj niveloj de sekureco kaj eblecoj vi povas uzi C++, Pitonon kaj Ĝavon por programi UNO-kongruan komponanton.

Per UNO-komponanto oni povas liveri novan realigon de ekzistanta funkcio aŭ specialan komponanton, ekzemple aldonaĵon por Tabelilo, aŭ ligvan komponanton: por kontroli literumadon, por vortdividi aŭ por tezaŭro.

Ankaŭ oni povas paki aldonaĵojn por pluaj ŝablonoj, galerio kaj aŭtomataj tekstoj.

Komprenu la eblojn ĉe Extensions Repository kaj ĉe Extensions-website.