Jump to content

Instali paralele/Linukso

From The Document Foundation Wiki
This page is a translated version of the page Installing in parallel/Linux and the translation is 100% complete.

Ĉi tiu paĝo prezentas instrukciojn pri paralela instalado de pluraj ekzempleroj de LibreOffice ĉe GNU+Linux

Enkonduko

Notoj:

  • Malnovaj eldonaĵoj inter versioj 4.1 kaj 5.2 malsukcesas starti ĉe certaj pli novaj versioj de Linukso (ekz. Ubuntu 17.10) kun la apriora modulo de VCL gtk. Uzu la modulon de VCL gen anstataŭe:

SAL_USE_VCLPLUGIN=gen ./soffice

  • Kiam temas pri cimspuraj kunmetaĵoj (markitaj per la sufikso -dbg), oni povas simple elŝuti kaj malpaki la dosieron .tar.gz kaj ruli soffice. Tio troviĝas en la dosierujo program. Memoru ke oni neniam testu problemojn de rendimento per cimspura kunmetaĵo.

Aŭtomatigita instalado

LOAIH - LibreOffice AppImage Helper estas konvena maniero aŭtomatigi la elŝuton de diversaj versioj de LibreOffice. Kiam jam oni havas la AppImage, estas konvene trakti ĝin ĉar ĝi estas unuopa, sendependa rulebla dosiero kiu ne bezonas pliajn dependaĵojn.

Ekzemplo de kreado de AppImage de la plej lasta taga kunmetaĵo sen iuj ajn aldonaj lingvaj aŭ helpaj pakaĵoj:

  1. Certigu ke dpkg kaj pipx jam estas instalitaj (pere de via pakaĵa administrilo).
  2. Instalu la skripton de PyPI: pipx install loaih
  3. Rulu la skripton ĉi tiel: loaih build daily -p

Por ĝisdatigi la ilon, vi povas utiligi la eblon upgrade de pipx: pipx upgrade loaih (aŭ pipx reinstall loaih, se vi ĝisdatigis al nova ĉefa versio de Python).

La dosiero de la AppImage kreiĝos en la aktuala dosierujo. Vi povas nun fari ĝin rulebla kaj ruli ĝin. La elŝutitaj kaj malpakitaj dosieroj uzitaj en la pakada procedo de AppImage troviĝos en la dosierujo LibreOfficeDev.

Por pliaj ekzemploj kaj plena dokumentado, rigardu vikiajn paĝon de LOAIH.

Permana instalado

Detektado de via sistema arkitekturo

Pakaĵoj de LibreOffice estas proponataj por la du ĉefaj tipoj de pakaĵaj sistemoj ĉe Linukso: RPM kaj DEB, kaj por la tri malsamaj arkitekturoj, x86 (ĝis 6.2), x86_64 kaj aarch64 (ekde 25.8).

RPM-aj pakaĵoj estas uzataj ĉe Linuksaj distribuaĵoj bazitaj sur Fedora, openSUSE, Mandriva ktp.

DEB-aj pakaĵoj estas uzataj ĉe Linuksaj distribuaĵoj bazitaj sur Debian, ubuntu, ktp.

Se vi ne certas pri kiun arkitekturon uzas via ĉefprocesoro, malfermu terminalon (konsole ĉe KDE, gnome terminal ĉe gnome…) kaj tajpu

uname -m

se la eligo estas “x86_64” vi rulas 64-bitan sistemom. Se la eligo estas io kiel “i386” aŭ “i586” via ĉefprocesoro estas 32-bita. Se la komando “uname -i” respondas per “unknown”, provu

uname -a

Vi devus trovi ion kiel “x86_64” en la respondo por 64-bita ĉefprocesoro, aŭ ion kiel “i386” aŭ “i586” se vi havas 32-bitan ĉefprocesoron.

Detekti la ĝustan ĉefprocesoran arkitekturon estas grave ĉar la pakaĵoj estas malsamaj por la du tipoj de ĉefprocesoro.

Elŝuti kaj malpaki la instalajn dosierojn

Post kiam vi elŝutas la ĝustan pakaĵon, malpaku ĝin, aŭ grafike per la iloj de via labortabla medio (ekzemple, ĉe KDE: Template:Klaklu maldekstre) aŭ per la jena komando ĉe terminalo:

tar -vxzf file-name

dosierujo kun nomo simila al LibO_3.3.0rc2_Linux_x86-64_install-rpm_en-US kreiĝos. Ene de tiu dosierujo, kaj depende de la elŝutita versio, vi trovos dosierujon nomitan RPMS aŭ DEBS. En tiu dosierujo vi trovos kelkajn aliajn dosierujojn kaj proksimume 50 dosierojn.

Agordi la instalan lokon

Ene de la dosierujo (RPMS aŭ DEBS), nun kreu novan dosierujon kun simpla nomo, io kiel “instalo”, per via dosiermastrumilo aŭ per la ŝelo per rulo de mkdir instalo. Komencu virtualan terminalon en tiu dosierujo (aŭ, se vi jam estas en ŝelo, simple rulu cd instalo por eniri tiun dosierujon). Tie, rulu kiel normala uzanto:

Por RPM-aj pakaĵoj:

for i in ../*.rpm; do rpm2cpio $i | cpio -id; done

Ĉe kelkaj Linuksaj distribuaĵoj kiel Arch Linux, vi devas uzu bsdtar anstataŭ cpio:

for i in ../*.rpm; do rpm2cpio $i | bsdtar -xf -; done

Por DEB-aj pakaĵoj

for i in ../*.deb; do dpkg-deb -x $i . ; done

aŭ alternative (se dpkg-deb ne estas disponebla):

for i in ../*.deb; do ar p $i data.tar.xz | tar -xJf - ; done

Entajpu la taŭgan komandon ekzakte kiel montritan supre! Ne preterlasu eĉ unu punkton!

Vi vidos ke tie kreiĝis nova dosierujo nomata “opt” kun pluraj aliaj dosierujoj kaj dosieroj kiuj enhavas la tutan instalaĵon de LibreOffice.

Nedevige, sed rekomendite dum testado: ŝanĝi la lokon de la uzantoprofilo

NOTE: vi povas trovi kompletan artikolon pri la uzantoprofilo ĉi tie.

Apriore, la uzantoprofilo estas registrita en ~/.config/libreoffice/4/user/ (ĉe versioj ekde LibreOffice 4, pli malnovaj versioj uzis ~/.libreoffice/3/user).

Vi povas ŝanĝi la uzantan dosierujon kiun uzos la nova instalo per redakto de la dosiero bootstraprc kiun vi trovos en

vojo-al-instala-dosierujo/install/opt/libreoffice/program/bootstraprc

Por tion fari, vi bezonas skribaliron por tiu dosiero por ke vi povu modifi ĝin. Vi povas modifi la alirojn de la dosiero aŭ per la iloj de via labortabla medio (ekzemple, ĉe KDE: klaku maldekstre ▸ Propraĵoj ▸ Permesoj kaj ŝanĝu la valoron por la posedanto al r kaj w) aŭ per la komando chmod ĉe ŝela komandlinio:

chmod +w bootstraprc

Per redakto de ĉi tiu dosiero, vi povas ŝanĝi la valoron de la variablo “UserInstallation” de $SYSUSERCONFIG/.libreoffice/3 al iu ajn alia dosierujo de via prefero. Ekzemple

UserInstallation=$ORIGIN/..

(Ne preterlasu iun ajn el la punktoj!) Tio uzas kiel uzantodosierujon la dosierujon “install”, kiu estas unu nivelon pli supra en la hierarkio de $ORIGIN.

Nedevige: Apliki lingvan pakaĵon

Post malpako de la lingva pakaĵo, same kiel priskribite por malpaki la instalajn pakaĵojn, vi ekhavos dosierujon “opt” kun ĉiuj tradukaj dosieroj. Malferminte terminalon en la dosierujo kiu enhavas la novan dosierujon opt, vi nun povas daŭrigi per rikura kopio de tiu dosierujo sur la alian “opt” kiu enhavas la plenan programaron de LibreOffice:

cp -R * path-to-install-folder/install/

Nedevige: apliki lokan helpan pakaĵon

Post malpako de la helpa pakaĵo, same kiel priskribite por malpaki la instalajn pakaĵojn, vi ekhavos dosierujon “opt” kun ĉiuj tradukitaj helpaj dosieroj. Malferminte terminalon en la dosierujo kiu enhavas la novan dosierujon opt, vi nun povas daŭrigi per rikura kopio de tiu dosierujo sur la alian “opt” kiu enhavas la plenan programaron de LibreOffice:

cp -R * path-to-install-folder/install/

Startigi la aplikaĵon

Aldonu skripton ĉe la supra nivelo de la dosieruja hierarkio de LibreOffice por startigi la programon:

Alternative:

En

vojo-al-instala-dosierujo/install/opt/libreoffice/program

vi trovos diversajn skriptojn por lanĉi diversajn programojn de LibreOffice: soffice, swriter, scalc, sdraw, simpress.

NOTO: per ĉi tia “uzanta instalaĵo” vi ne povas uzi la pakaĵon de labortabla integrigo, vi devos “permane” asocii la dosierojn kaj krei sistemajn menuerojn – se vi deziras (sed ne nepras fari iun ajn labortablan integrigon). Estas facile lanĉi iun ajn el la programoj de LibreOffice per malfermo de ŝelo, eniro en la dosierujon “program” sub la supre kreitan instalan dosierujon (nomata “install”) [la tuta vojprefikso eble aspektos kiel install/opt/libreoffice3.4/program] kaj startigo de la dezirata programo: Vi povas ruli ekzemple,

./soffice

por lanĉi la programon de LibreOffice aŭ

./swriter

por lanĉi LibreOffice-Verkilo (aŭ uzu ./scalc por Tabelilo, ./simpress por Prezentilo, ktp).

Kompreneble, vi povas lanĉi iun ajn el la supraj programoj de LibreOffice per simpla alklako de ĝia dosiernomo (soffice, swriter, scalc, sdraw, simpress, smathsbase) en via dosiermastrumilo. Tamen, lanĉi ilin per ŝelo donas al vi aldonan informon pri la rulado de la programo, kiu povus esti helpema por testaj aŭ cimspuraj celoj.