Instali paralele/Vindozo
TDF LibreOffice Projekto por Dokumenta Liberigo Komunumblogoj Weblate Nextcloud Redmine Demandoj kaj respondoj Donaci
Ĉi tiu paĝo prezentas instrukciojn pri paralela instalado de pluraj ekzempleroj de LibreOffice ĉe Vindozo
Introduction
En ĉi tiu artikolo, oni prezentos la procedon por fari “uzantan instalon”.
Note:
- La procedo malsamas por malsamaj operaciumoj (OS-oj), kaj, ene de ĉiu operaciumo, por ĉiu de la diversaj sistemoj de pakaĵoj kiujn tiuj operaciumoj uzas.
- Malnovaj eldonaĵoj de LibreOffice troviĝas en arĥivo ĉi tie.
SI-GUI

La plej rapida/facila maniero: La Separate Install GUI estas potenca ilo kiu helpos vin regi plurajn instalaĵojn de LibreOffice ĉe Vindozo.
Alia
- Rigardu ankaŭ la priskribon por OpenOffice.org.
Administra instalo
Ĉe Vindozo vi devas fari tiel nomatan administran instalon. La instala dosiero devas esti pakaĵo MSI – dosiero kun la sufikso .msi.
Ĝis la versio 3.4.x de LibreOffice la pakaĵo MSI estas inkluzivita en la dosiero .exe kiun vi elŝutas kaj oni devas malpaki ĝin el la dosiero.
Ekde la versio 3.5.x la elŝuta dosiero estas jam la pakaĵo MSI mem.
Se vi ne volas uzi la komandlinion aŭ ne komprenas la instrukciojn en ĉi tiu paĝo, eble indus bone rigardi la programon Separate Install GUI.
Instala dosierujo
La administra instalo petas vin elekti instalan dosierujon. Ne necesas antaŭkrei unu. Bona kutimo estas instali ĉiujn programojn en subdosierujon de C:\Program Files (aŭ C:\Program Files (x86) por 32-bita versio de LibO instalita en 64-bita Vindozo).
Administraj rajtoj
Vi bezonos administrajn rajtojn por ruli la instalon, se vi instalas en sisteman dosierujon, kiel Program Files. Por fari tion vi devas startigi la komandinviton jene:
▸ ▸ ▸ .
Komandinvita fenestro kun la titolo “” devus malfermiĝi, kun C:\Windows\System32> ene.
Versio 3.5.x kaj pli novaj
Vi elŝutis unu aŭ pliajn .msi-ajn dosierojn:
- unu por la programo (
LibO_<versio>_Win_x86_multi.msi), - laŭelekte unu aŭ pliajn por viaj helpsistemaj lingvoj (
LibO_<versio>_Win_x86_helppack-en.msi) - laŭelekte unu por la SDK (programista programara ilaro) (
LibO-SDK_<versio>_Win_x86_install_multi.msi).
Nun vi devas fari la sekvajn paŝojn por la programo, la helpo kaj la SDK:
- Malfermu la komandinviton kiel priskribite supre.
- Kiam jam vi estas en la elŝuta dosierujo, tajpu
dir *.msipor ekhavi la ĝustajn nomojn. - Vi komencas la instalon per la komando
msiexec /a LibO_<versio>_Win_x86_multi.msiVi povas ankaŭ elekti la celatan dosierujon en la komandlinio, ekzemple:msiexec /a LibO_<versio>_Win_x86_multi.msi TARGETDIR="L:\3.6.0"(oni devas anstataŭigi la <versio> per la vera versio.) - Por la helpaj dosieroj tajpu la komandon:
msiexec /a LibO_<versio>_Win_x86_helppack-en.msikaj por la SDKmsiexec /a LibO-SDK_<versio>_Win_x86_install_multi.msi
La instala programo demandas pri la instala dosierujo (ATENTU: Tio ne povas esti la elŝuta dosierujo). Vi devas uzu la saman dosierujon por ĉiuj dosieroj. Ĝi ne povas esti la sama dosierujo kiel la elŝuta dosierujo ĉar la instala programo kreas malsaman .msi-an dosieron kun la sama nomo kiel tiuj kiujn oni elŝutis. Tiu konflikto ĉesigos la instalon kun erarmesaĝo kiel “Internal Error 2203. ... LibO-Dev_3.6.0beta1_Win_x86_install_multi.msi, -2147287008”.
Versio 3.4.x aŭ pli malnova
Vi elŝutis unu aŭ du .exe-ajn dosierojn:
- unu por la programo mem
(LibO_<versio>_Win_x86_multi.exe) kaj
- (laŭelekte) unu por la enprograma helpo (
LibO_<versio>_Win_x86_helppack-en.exe).
Por ambaŭ dosieroj vi devas plenumi la jenajn paŝojn:
- Unue malpaku la enhavon de la .exe-a dosiero en dosierujon, uzante malsamajn nomojn por ĉiu dosierujo. Tion oni povas fari per programo de unzip, kiel 7-zip.
Alternative vi povas simple duoble alklaki la .exe-an dosieron, sed tiam vi devas nuligi la instaladon kiam ĝi demandas ĉu instali la programon. - Nun vi devas malfermi la komandinviton kiel priskribite supre. Navigu ĝis la dosierujo kun la malpakitaj dosieroj.
- Kiam jam vi estas en la dosierujo tajpu
dir *.msipor ekhavi la ĝustan nomon. Ĉi tie ni supozas ke la nomo estas LibreOffice34.msi. - Nun vi povas tajpi la jenan linion en la komandinviton:
msiexec /a libreoffice34.msiSekve la instala programo devus starti.
La instala programo petas la instalan dosierujon (ATENTU: Ĉi tio ne povas esti la sama dosierujo kiel tiu kun la malpakitaj dosieroj). Vi devas uzi la saman dosierojn por ambaŭ .exe-aj dosieroj (la programo mem kaj la enprograma helpo).
DLL-oj de Microsoft Visual C++ Runtime
LibreOffice dinamike bindiĝas al la DLL-oj de Microsoft Visual C++ Runtime. Ĉi tiuj DLL-oj ne estas parto de la operaciumo. La normala instalo de LibreOffice instalas ĉi tiujn DLL-ojn se necesas. Tamen, kiam vi faras administran instalon, kaj vi ne povas lanĉi LibreOffice ĉar mankas la DLL-oj de Microsoft Visual C++ Runtime, ekzemple MSVCR110.dll, vi mem devas instali tiujn DLL-ojn senpere. Serĉu ĉe Google “MSVC Runtime download”, elŝutu la redistribueblan dosieron de Microsoft kaj instalu ĝin. Ekzemple, MSVCR100.dll estas en Visual C++ Redistributable for Visual Studio 2012 Update 4. Alternative, se vi rigardas en la instalitan dosierujon, estos la dosierujo Win/System kiu enhavas tiujn bezonatajn DLL-ojn, kaj oni povas kopii ilin al la dosierujo C:\Windows\System32.
Uzanta agordaro
Dum la unua instalo, la programo metos uzantajn agordojn en la dosierujon nomatan per la variablo “UserInstallation”, kaj LibreOffice estos preta por ruliĝi.
- Uzu dosiermastrumilon por trovi la dosieron “
bootstrap.ini” in “..\<instala-dosierujo>\program” kaj se necesas modifu la linion- de la originala “
UserInstallation=$SYSUSERCONFIG/LibreOffice/3” - al la nova: “
UserInstallation=$ORIGIN/../Data/settings”
- de la originala “
(Notu: Tio instalos la data/settings/user-settings en la saman dosierujon kiel la programo. Sed mi ne vere certas ke iuj restantaj “normal-windows-settings” en “../applications/LibreOffice” havos kromefikojn. Bonvolu raporti se vi rimarkas erarojn.)
Noto: oni devus konservi malnovan kaj novan versiojn de bootstrap.ini en sekura loko.
Purigado de la instalaĵo
La paralela instalo faras plenan malpakon de la enhavo de la instala dosiero, ĉar la instalo ne proponas elektojn por adapti la instalon. Rezulte, ~500mb estas okupataj per dosieroj de tradukoj kiujn plej verŝajne ne bezonas la uzanto. Tial, se vi volas rehavi tiun malŝparitan spacon, vi povas forigi la dosierujojn “<instala-dosierujo>\readmes”, “<instala-dosierujo>\fonts”, kaj “<instala-dosierujo>\Win” AŬ “<instala-dosierujo>\Windows”. Vi povas forigi ankaŭ la .msi-a dosiero kiu troviĝas en la instala dosierujo. La superfluaj dosieroj de tradukoj troviĝas en “<instala-dosierujo>\program\resources”, “<instala-dosierujo>\share\registry\res”, kaj “<instala-dosierujo>\share\extensions”, sed oni forigu nur tiujn kiuj ne estas por la lingvo kiun oni uzas por ruli LibreOffice.
Malinstalo
Ĉi tiuj administraj instalaĵoj ne montriĝas en la Vindozaj malinstalaj ebloj (Add or Remove Programs).
Por malinstali la administrajn instalaĵojn vi simple forigas la instalan dosierujon.