Instali paralele
TDF LibreOffice Projekto por Dokumenta Liberigo Komunumblogoj Weblate Nextcloud Redmine Demandoj kaj respondoj Donaci
La pakaĵoj de LibreOffice estas enpakitaj en unu ujon kun malmulte da eksteraj dependaĵoj. Tio ebligas malpaki ilin kaj meti la enhavon en iun ajn dosierujon kiun la uzanto elektas.
Tio signifas ke eblas “instali” LibreOffice ĉe sistemoj kie la uzantoj ne havas sufiĉe da rajtoj por centrigita instalado kaj, plej grave, havi plurajn versiojn kiuj ruliĝas paralele. Tiel la uzanto povas fari testojn per prilaborataj versioj sen tuŝi la stabilan instalaĵon. Tiel uzantoj povas helpi raporti cimojn kiuj tuŝas versiojn alpha kaj beta sen esti ĝenataj se ili verkas dokumentojn per stabila versio.
En ĉi tiu artikolo, oni prezentos la procedon por fari “uzantan instalon”.
Notoj:
- La procedo malsamas por malsamaj operaciumoj (OS-oj), kaj, ene de ĉiu operaciumo, por ĉiu de la diversaj sistemoj de pakaĵoj kiujn tiuj operaciumoj uzas.
- Malnovaj eldonaĵoj de LibreOffice troviĝas en arĥivo ĉi tie.