Instali paralele/macOS
TDF LibreOffice Projekto por Dokumenta Liberigo Komunumblogoj Weblate Nextcloud Redmine Demandoj kaj respondoj Donaci
Ĉi tiu paĝo prezentas instrukciojn pri paralela instalado de pluraj ekzempleroj de LibreOffice ĉe macOS
Enkonduko
En ĉi tiu artikolo, oni prezentos la procedon por fari “uzantan instalon”.
Notoj:
- La procedo malsamas por malsamaj operaciumoj (OS-oj), kaj, ene de ĉiu operaciumo, por ĉiu de la diversaj sistemoj de pakaĵoj kiujn tiuj operaciumoj uzas.
- Malnovaj eldonaĵoj de LibreOffice troviĝas en arĥivo ĉi tie.
Nova metodo
Nun ni havas skripton por faciligi la uzon de malsama UserProfile-a dosierujo por ĉiu kunmetaĵo de LibreOffice!
Instalo de paralela kunmetaĵo estas simpla:
- Malfermu terminalon kaj iru al via hejma dosierujo per rulo de la jena komando:
cd
- Kreu dosierujon por la kunmetaĵoj:
mkdir -p libreoffice/builds
- Mi ŝatas organizi miajn kunmetaĵojn laŭ branĉo kun subdosierujoj. Jen la strukturo de la arbo:
libreoffice/
builds/
4.3-era/
4.3.5.2/
4.4-era/
...
- Elŝutu la taŭgan dmg al la dosierujo Downloads. Haveblas multaj kunmetaĵoj:
- Aktualaj kunmetaĵoj haveblas ĉe la Elŝuta paĝo.
- Malnovaj eldonaĵoj de LibreOffice haveblas el la arĥiva servilo.
- Tagaj kunmetaĵoj de niaj eldonaj kaj master-aj branĉoj haveblas ĉe la servilo de prilaborataj kunmetaĵoj
- Dum la elŝuto ruliĝas, kreu dosierujon en kiu la kunmetaĵo povas loĝi
- Mi elŝutis LibreOffice 4.3.5.2, do mi kreis dosierujon:
/home/qubit/libreoffice/builds/4.3-era/4.3.5.2/
- Elŝutu la startan skripton menciitan supre kaj metu ĝin en la dosierujon kiun ni ĵus kreis.
- Kiam jam la dmg finelŝutiĝis, duoble alklaku ĝin en la grafika interfaco por malfermi ĝin
- Malfermu novan fenestron de Finder en la dosierujo de 4.3.5.2/ kaj ŝovi la bildsimbolon de LibreOffice el la malfermita dmg-a arĥivo al la dosierujo de 4.3.5.2/
- Kiam jam LibreOffice finkopiiĝis, vi povas libere “elĵeti” la dmg
Ĉio nun estas elŝutita kaj instalita. Vi nun pretas por ruli LibreOffice!
- Revene al Terminal, navigu al la dosierujo kiu enhavas LibreOffice kaj la startan skripton:
cd /home/qubit/libreoffice/builds/4.3-era/4.3.5.2/
- Certigu ke la starta skripto estas agordita kiel rulebla dosiero:
chmod +x soffice.sh
- Lanĉu LibreOffice
./soffice.sh
Malnova metodo
NOTO:
- Se vi jam havas ekzistantan instalaĵon de LibreOffice, ekzemple en la dosierujo “Applications”, renomu ĝin al alia nomo antaŭ ol instali alian version de LibreOffice. Ekzemple, se vi jam havas LibreOffice 3.3.2 ĉe via Mac-a sistemo, renomu ĝin al io kiel LO332.
- Nun vi povas ekinstali iun ajn alian version de LibreOffice kiel kutime, t.e., per duobla alklako de la elŝutita DMG-a dosiero kaj kutima instalado.
La nova instalaĵo kundividos vian ekzistantan uzantajn agordaron kaj profilon. Tiujn oni povas trovi en /Users/<uzantonomo>/Library/Application Support/LibreOffice. Atentu ke kelkfoje novaj versioj povas anstataŭigi ekzistantajn agordojn, inkluzive de la listo de haveblaj kromprogramoj. Tio povas fari ilin nealireblaj aŭ nefunkciantaj. Pro tio, vi eble volos uzi apartajn dosierujojn por la uzantaj agordaroj.
Ĝis kaj inkluzive de la serio 3.3.x, la maniero por apartigi agordarojn ĉe la Mac estis simple renomi onian ekzistantan uzantagordaran dosierujon por la instalaĵo al la sama nomo de la nomo de la programo de LibreOffice. En la supra ekzemplo, tio signifus renomadon de la dosierujo en Library/Application Support/ de LibreOffice al LO332. En la serio 3.4.x tio ne plu funkcias. Se vi scias kiel fari tion, bonvolu klarigi ĝin ĉi tie.
La metodo (hako) skizita sube montriĝis funkcianta ĉe la serio 4.x (en aprilo 2014). Ĝi eble estas uzebla en kelkaj cirkonstancoj. Atentu ke ĝi ne estis rigore testita aŭ validigita, do daŭrigu kun singardo.
En la serio 4.x, la loko de la dosierujo de la uzanta agordaro ŝajne estas deklarita en redaktebla tekstodosiero kiu estas en la fasko de la programo de LibreOffice. La tekstodosiero estas /Applications/LibreOffice/Contents/MacOS/bootstraprc, kaj ĝi enhavas kelkajn liniojn kiel ĉi tiujn:
[Bootstrap] InstallMode=<installmode> ProductKey=LibreOffice 4.0 UserInstallation=$SYSUSERCONFIG/LibreOffice/4
Ŝanĝi la linion kun UserInstallation ekzemple al UserInstallation=$SYSUSERCONFIG/LibreOffice_Test/4 ŝajne ŝanĝas la dosierujon de la uzanta agordaro al Library/Application Support/LibreOffice_Test. Tio eble estas helpa kiam oni testas novan eldonaĵon.