EO/kromprogramoj

    From The Document Foundation Wiki

    Esperanto-literumilo de E@I

    Iru per TTT-legilo (ekzemple Firefox) al Esperanto-literumilo. Alklaku la butonon “Download extension” por elŝuti la aldonaĵon kaj elektu malfermi ĝin per LibreOffice. Kiam vi vidas la mesaĝon “Vi estas instalonta la aldonaĵon 'Esperanto-literumilo de E@I'...” Alklaku al 'Akcepti' por daŭrigi la instaladon.

    Agordi la lingvon de via dokumento al Esperanto: Iloj ▸ Lingvo ▸ Por la tuta teksto ▸ Esperanto.

    Alklaku al la butono Ab por kontroli la literumadon de la aktuala dokumento.

    Lingvoilo

    Lingvoilo (Language Tool) atentigas pri gramatikaj eraroj, sed ne pri literumaj eraroj. Iru al Lingvoilo kaj alklaku ĉe “Elŝuti la kromaĵon Lingvoilo por LibreOffice/OpenOffice”. Elektu malfermi ĝin per LibreOffice kaj instali ĝin. Poste fermu je LibreOffice kaj malfermu ĝin, por ke Lingvoilo estu submenuo de menuo Iloj.

    Esperantilo

    Esperantilo funkcias en malnovaj (32-bitaj) sistemoj. Ĝi estas aparta programo (literumado, gramatiko, tezaŭro), sed ankaŭ disponeblas speciala aldonaĵo por LibreOffice (literumado, vortodividado, tezaŭro).

    Iru al la blogo de Esperantilo kaj trovu la sekcion de 6.4.2012. Per la tiea ligilo, elŝutu la zip-dosieron Esperantilo por OpenOffice sur ĉiu komputilo. Malzipu la dosieron kaj ekstraktu la enhavatan dosieron esperantilo-noplatform.oxt. En Verkilo, elektu la menuerojn Iloj ▸ Aldonaĵa mastrumilo, kaj instalu la oxt-dosieron. Fermu la programon kaj restartu ĝin. Se ĝi sukcese instaliĝis, en la menuo Iloj aperas Esperantilo kun submenuo por konverti surogatojn cx kaj ch al unikodaj signoj. Sub la menueroj Iloj ▸ Lingvo funkcias la menueroj Tezaŭro kaj Vortdivido. Eble vi volos krei specialan vortaron por konservi vortojn kiujn Esperantilo ne konas.

    Hunspell

    Hunspell estas parto de LibreOffice, sed necesas instali vortaro(j)n. En Linukso instalu la pakaĵon myspell-eo.

    Rimedoj por konverti tekston el surogata alfabeto al esperantlingva teksto

    Konvertilo por diversaj surogataj alfabetoj: Unikoda konvertilo